
Cezar
Povra poeto
Povra
estas mi, poeto,
sub kovrilo pro la frid',
sed mi pensas pri
soneto,
pri la poezi' kun fid'.
Ĉar
tre pluvas tra l' tegmento,
pendas super mi ombrel'
sed mi
estas ne sen dento,
sciencema, fil' de bel'.
Interlipas mia
plumo,
mi serenas kun fervor'.
Libroj planke pro
cerbumo.
Sankte brulas mia kor'.
Povra estas mi,
asketo,
kaj mi kuŝas sur matrac',
apud vando sen tapeto,
sed
mi verkas kun aŭdac'.
Homoj stultaj laŭte ridas,
kiam
tiaj vidas ĝin.
Ili nur pri mono fidas.
Tial kraĉas do sur
min.
Povra estas mi, poeto,
sed cezar' de l' fantazi'.
Eĉ
por domo aŭ buĝeto
mi ne volus esti vi.
Rimarkoj:
Kiom ofte oni jam ridis pri tiu Spitzweg. Sed, se la floristoj nun volas rigardi kiel aspektis tulipoj kaj rozoj en lia tempo, ili plej fidas al Spitzweg, kiu tute ne estis revulo, sed sciencema apotekisto kaj pasia ĝardenisto. Li pentris florojn kaj multajn aliajn aferojn tute precize. Nur nun oni ekkomprenas, ke li estis pli ol pentristo de idiliaj mondoj. Eĉ aktiva revoluciulo en 1848 li estis, kaj krome poeto. Plej fama li estas kiel granda pentristo-artisto, sendube! Kaj kia okuluma homo! Liaj bildoj estas plenaj de humuro, kaj samtempe ili pensigas nin, eĉ dialektike provokas nin. Tiel, kiel lia plej konata bildo faras tion: „La povra poeto.“ En la unu momento ĉio ŝajnas klara pri la bildo, sed kies pozicion li prenas efektive, tiun de mokulo pri tiaj poetoj, aŭ ĉu li estas ilia admiranto? Ĉu estas memportreto? Nenio tiel simple per jes aŭ ne respondeblas, se oni ekkomprenas la geniulon Spitzweg.