
Cezar
Amata de Morto
Okuloj viaj mutas.
Purpuras via buŝ'.
Ĉu bone mi kondutas?
Doloras kore tuŝ'.
Gracile belamane,
vi kuŝas en kviet'.
Mi petis vin tre vane
en la spegulĉambret'.
Vi mortis ege frue,
ho, pala karulin',
„La mort' ŝin prenis ĝue“,
flustras la vento min.