Poetoj pensas alie pri la mondo, el alia perspektivo. (Cezar)

Cezar

Marmonstro

por foto de Zefirina


Jen monstro en la akvo naĝas,
ĝi ŝajne krome partoplaĝas.
Se mi la foton bone legas,
ĝi ĉiujn trukojn bone regas.

Okulon tenas ĝi fermita.
Ĝi mem rigardas ŝajne spita.
Ĉu ĝi patrino tamen estas
kaj la ŝtonet' ĉe ĝi ennestas?