
Cezar
La fantomo
Flaviĝinta folio el la arkivo de la kastelo Murdoŝtono, apenaŭ plu legebla...
Dio mia, kiom la ŝtormo hurlas ĉe la malnova kastelo, kiu estas kovrata de hedero kaj ĉirkaŭata de bukoj.
Dio mia, kiel tiu kruela pendolohorloĝo ĉiam
noktomeze komenciĝas ekbati, kiu tiam haltis,
kiam okazis la murdo en la kastela preĝejo.
Dio mia, kiom miaj genuoj ektremas en tiu momento,kiam mi finfine notas ĉi tion sur la folio.
Mi, kiu estis la atestanto de la murdo, la falkisto,
kiu tro malkuraĝis nomi la murdiston.
Mi, la malbenito, kiu estas kondamnita al tio
regule batigi la horloĝon kiel kastela fantomo.