Poetoj pensas alie pri la mondo, el alia perspektivo. (Cezar)



Cezar

Foje supre, foje sube


Foje supre, foje sube,

ŝvebas mia sprit' en blu'.

Ĉu balone aŭ ĉe-rube,

min ne kaptas la enu'.


Tra la park' mi iras lante

pro la nuboj en ĉiel'.

En kvieto kaj verkante,

gvidas min homara cel'.


En la tagoj, en nokthoroj

pensas mi pri la belec',

pri scienco kaj memoroj,

pri magia eternec'.


Tamen vivas mi surtere,

foje trafas min sufer'.

Sed mi strebas plu sincere

al la amo kaj la ver'.


Kun estim' kaj malestimo

vivas mi en mia mond'.

Dum labor' sen iluzioj

kiel mare iu ond'.


Min vivtenas ina ĉarmo,

kaj mi migras plu kaj plu

kiel nuboj en la alto,

sen tamtamo kaj kun ĝu'.


Niaj jaroj, laŭ folioj

falas for de vi kaj mi.

Mi ne vokas plu al dioj,

mankas foje sentebri'.


Se mi iam devos morti,

jen kun kis' de vi, edzin'.

Ke mi tiam povu forti,

tenu per la mano min.


En la tomb' mi volus pacon,

birdokantojn nur por mi,

por babiloj erinacon,

sed vizitojn ja de vi.


Steloj supre kiel oro

brilu hele ĝis la fru'.

Kaj mi sube el la koro

dormu bone kaj sen bru'.