Pardonu, kien al "Sunopaco"? (Donjo & Cezar)


Cezar

La sagoj de Amoro


Ho ve, senkompataj sagoj de Amoro!

Senkompate vi trabatas la korojn de la trafitoj.

Vin lasas indiferentaj, kiom da doloroj vi estigas

ĉe inoj kaj viroj, kiuj antaŭe -

sen la brulanta amo -

estis tute kontentaj.


Sendite de la petola knabo de l' amo,

vi trafas, kaj se oni eltiras vin,

la dolĉa veneno jam efikas. Kaj tio signifas,

ke la kruela ludo ekis.

Ho ve, senkompataj sagoj de Amoro!