Poetoj pensas alie pri la mondo, el alia perspektivo. (Cezar)



Cezar

Bela estas la imago

(kanto por akordiono)

Bela estas la imago,
ke mi ĉe la lago estas,
kie parke homoj staras,
kiuj sub la arboj festas.

Bela estas la imago,
ke enlage drivas rozoj
kaj anasoj kaj la cignoj
jen alnaĝas kaj kun pozoj.

Bela estas la imago,
ke mi blankan panon havas,
ĉar la tre fieraj cignoj
pli ol io ajn min ravas.

Bela estas la imago,
ke mi laŭ la lago vagas,
ĉar oblikvaj plorsalikoj
kun la kronoj jen surlagas.

Bela estas la imago,
ke mi nur kun vi jen iras,
ĉar mi vian koran amon
en la softa vento spiras.

Refreno:
Bela estas la imago,
ke la viv' ne estu plago,
ke mi amu el la koro
vin kaj ĉion kun fervoro.