Vivo sen dioj agrablas, sed ne vivo sen kulturo! (Cezar)

Cezar

La fendo de l' mondo

Ennokte surstrate mi iras,
nur venton kaj fridon enspiras.
Flankstrate kalvuloj ekfias.
Tre laŭte ebrie elkrias.
Baldomo en blu' lumineskas.
La fendo de l' mondo plu kreskas.