Cezar
Ĉu vi ankoraŭ memoras pri tio?
Ĉu vi ankoraŭ memoras pri tio
kiel ni sidis sur tiu nova verda benko
meze de la orokoloraj tritikokampoj,
kiel ni prenis niajn malgrandajn
radioaparatojn el niaj dorsosakoj
kaj aŭskultis iujn fantazimuzikaĵojn
de Robert Schumann?
Inter ili tute ĝustamomente -
nia nuptomuziko!
Facila vento tuŝis niajn vizaĝojn.
La birdoj kantis vivoĝoje en
la proksima vilaĝtombejo.
Niaj bicikloj staris
apud nia benko
kiel junaj ĉevaloj.
Ni ĉirkaŭbrakis nin.
Ni ridetis. Ni kisis nin.
Ni ĝuis ĉiun muziknoton,
tiel, kiel nur enamiĝintoj
povas ĝui muzikon.
Ni estis tiom feliĉaj
en tiu momento.
La ĉielo estis bluega,
niaj animoj estis helaj
kaj alte flugantaj
kiel la suno mem.
Donjo, ĉu vi ankoraŭ
memoras pri tio?