
Cezar
Ĉu la lasta ŝton'?
La lasta ŝton' ne estas vi,
vi ja ne solas en neni'.
Vi estas membro nur en ĉeno
kaj tio eĉ dum sindeteno.
Tiom da homoj nur naskiĝas,
sed mortas tuj kaj ne oldiĝas.
Futur' - jen ŝanĝo de koloroj,
nek domino, nek pafbudfloroj.
Vi ne refalas softe ien,
en tombon nur al vermoj ĉien.
Vi estas fajre forlavata
kaj senkompate prirabata.