Poetoj pensas alie pri la mondo, el alia perspektivo. (Cezar)

Cezar

Iluzioj


Ni iris kune kun plezur'
pro multaj iluzioj.
Ni puŝis ambaŭ kontraŭ mur,'
nin ravis grekaj dioj.
Sen lit', sen stel'
en noktmalhel',
sen gardo kontraŭ fioj.

Ni ĵuris ambaŭ kun volont'
naive el la koro.
Pajac' mi iĝis en la mond'.
Ekbatis jam la horo.
Min la epok'
kun laŭta vok'
forlogis kun fervoro.

Ni nin disigis sur la voj'
kaj preskaŭ ni nin perdis.
Adiaŭ diris mi sen ĝoj',
nur la espero verdis.
Nek sunradi',
nek ĝojebri',
mi ree nur min perdis.

Ni ĝemis ambaŭ pri la stat',
nin tedis jam petoloj.
Mi iĝis ree kamarad'
por vi en novaj roloj.
Post frida temp'
nun en printemp',
revokas la kukoloj.