
Cezar
Adiaŭ!
Rekomenciĝas la solec'.
Taverne sidas vir'.
Li trinkas brandon sen aprez'
Perdiĝis jam la gaj' de l' edz'.
Li kaŭras en delir'.
Soleco estis ofta gast'
ĉe li en la desper'.
Li trinkas plu kaj plu sen hast'.
Ŝi estis revo kaj balast'
de l' koktelej' Mister'.
Ŝi staras sola sur la bord'
sur kruta nigra rok'.
Kun pajlĉapel' kaj lipomord'.
Kirliĝas pensoj kiel hord'.
Aŭdiĝas akra vok'.
Nur mevoj flugas jen kun kri'.
Ŝi staras plu sen far'.
Ŝi preskaŭ svenas pro pasi'.
Ĉu ŝi tuj saltos tie ĉi,
elalte al la mar'?