Vivo sen dioj agrablas, sed ne vivo sen kulturo! (Cezar)



Cezar

Dilemo


Iuj diras: „Hom' ekiru!“

Kaj aliaj: „Sed ne spiru!“

Iuj diras, ke vi revu,

kaj aliaj, ke vi krevu.


Iuj volas vin nur vidi,

sed aliaj vin tuj bridi.

Iuj volas vin tre bela,

kaj aliaj nur anhela.


Iuj konas iun vojon

kaj aliaj iun rojon.

Sed neniu vin komprenas,

ili ĉiuj vin detenas.


Sur la mezo de la maro

kaj en vastoj de l' kamparo,

ĉie estas jam reguloj,

spitemuloj kaj fiuloj.


Sur paŝtejoj bovoj blekas,

nenecese iuj fekas.

Kelkaj krias en partio,

kaj aliaj pro nenio.


Iuj diras: „Ekvojaĝu!“

Kaj aliaj: „Hejme saĝu!“

Iuj diras, ke vi fortu!

Kaj aliaj, ke vi mortu!


Kion do lastfine fari,

por ne iam ekamari?

Kiun celon oni havu?

Kaj por kio oni bravu?!


Kelkaj scias la respondojn.

Tiuj iras siajn rondojn.

La aliaj eĉ ne penas,

kiel Buridano splenas.