Poetoj pensas alie pri la mondo, el alia perspektivo. (Cezar)



Cezar

Ĉeriza flortempo


Ni, kiel juna paro,

ruĝiĝis jam pro vort'.

Ni kisis nin sen tord'

kaj preskaŭ sen komparo.


Mi devas ne mensogi,

vi estis ĉarmulin'.

Vi sciis min ja logi,

ridete tiris min.


La ĉasto kaj hontemo

en tiu florotemp'

ne estis fenomeno,

sed parto de l' printemp'.


Pro tiu am' rapide

frapegis nia kor'.

En tendo kun fervor'

ni kisis nin konfide.


Manĝinte ĉe la reloj

ĉerizojn en la vent'

ni sentis nin sen tent'

parencaj al anĝeloj.


Necesis eĉ ne revoj.

Miraklis ĉiu tag'

pro amo laŭ imag'

sub la ĉerizflorkrevoj.