
Cezar
Birdonupto
La nupton festas birdoparo
meze de l' arbaro.
Refr.: Fidirallala, fidirallala, fidiralla-lala-la.
La gufo estas la fianĉ',
la strig' la fianĉin'.
Parigis la paruo,
ŝin svatis al la duo.
La cigno, la cigno,
jen staras kiel signo.
Ansero, ansero,
kunblekis kun fiero.
Kardelo, kardelo,
kondukas al kapelo.
La pego, la pego,
jam frapas ĉe l' pordego.
Pastoro akcipitro
demandas de l' pupitro.
La fringoj, la fringoj
atendas kun la ringoj.
Kolibro, kolibro,
flirtegas sur l' nuptlibro.
Alaŭdo,alaŭdo,
ĝi zorgas por aplaŭdo.
Strigpanjo, strigpanjo
ploregas pro l' infannjo.
Fulmaro, fulmaro,
gratulas al la paro.
La najtingal', la najtingal'
reĝine kantas ĉe la bal'.
Kukolo, kukolo,
ĝi petas al dancsolo.
La struto, la struto,
paradas kun la fluto.
Pirolo, pirolo
vetkantas kun parvolo.
Kolombo, kolombo,
ĝi kveras en la rondo.
La kampokorv', la kampokorv',
atendas pri muzik' de Orff.
Vesperto, vesperto,
ĝi dormas dum koncerto.
Pingveno, pingveno,
kelneras kun malbeno.
La ruĝgorĝul', la ruĝgorĝul',
gustumis tro de l' alkuhuul'.
Paseroj, paseroj,
satiĝas de l' manĝeroj.
Koturno, koturno,
donacas kun la sturno.
Hirundo, hirundo,
hezitas jam de lundo.
La pigo, la pigo,
ĝi ŝtelas pro intrigo.
Papago, papago,
papagas pro la pago.
La festo, la festo,
finiĝas en la nesto.
Noktuo, noktuo
ululas por la duo.
La mevoj, la mevoj,
vojaĝas jam en revoj.
verkis Cezar
(laŭ la ideo de germana popolkanto
sed kun propra teksto)
Birdoj germane
akcipitro = Habicht
alaŭdo=Lerche
ansero=Gans
fringo= Fink
fulmaro= Eissturmvogel
gufo= Uhu
hirundo= Schwalbe
kardelo= Stieglitz
koturno= Wachtel
parvolo= Zaunkönig
strigo= Eule
sturno= Star
noktuo= Steinkauz, Käuzchen
paruo= Meise
pasero= Spatz
pego= Specht
pigo= Elster