
Cezar
Survoje al Skarabio
aŭ:
La transformiĝo)
Ankoraŭ vi vivas.
Ankoraŭ vi baraktas,
ankoraŭ ni estas homoj
laŭ la nomo de nia specio.
Sed atendu nur iomete,
baldaŭ ankaŭ ni estos
nuraj skaraboj, kiuj surgenue rampas
pro humileco kaj malkuraĝo
en la keloj de niaj perditaj esperoj
sen plu rigardi al la suno,
kun niaj nazoj en la sterko
de nia skarabiga sterkosocio.
Atendu nur iomete,
baldaŭ ankaŭ vi
estos nur plu skarabohomo
kun uniforma skarabovizaĝo
kaj uniforma skarabokravato.
Kravatohava skarabohomo
en uniforma skarabkostumo,
kiu grimpis kiel skarabo
sur la kariera skarabotigo
ĝis tien, kie sidas jam
ĉiuj tiuj rondvizaĝaj
skarabohomoj,
kiuj atingis la PLEJ ALTAN
skarabocelon:
esti skaraboreĝo
super skarabaj
subhomoj.
Tiam vi estos sankta besto,
kaj vi turnos la kuglojn
el la vitroperloludo
de Hermann Hesse.
Atendu nur iomete
aŭ legu la rakonton de Kafka:
„La transformiĝo“
Ŝi estos al vi helpo
sur via skarabovojo.
Sed eble eĉ ne,
tio dependas de vi mem.