Vivo sen dioj agrablas, sed ne vivo sen kulturo! (Cezar)

Cezar

Pupoludisto

Jen infanfesto en la urboparko.
La malgrandaj vizitantoj
de la marioneta teatro el Borna
sidas sur granda herbejo
sub grizaj kaj pezaj nuboj,
kiujn ili tute ne rimarkas
en tiu momento.

Pro scivolo kaj mirego
ili apenaŭ povas fermi la buŝojn!
La pupoludisto sur la scenejo
havas pulĉinelon en la mano
kaj volas paroli al la gastoj.

Sed la pulĉinelo estas ege maltrankvila,
ĉar la naskiĝtaga kuko malaperis.
Imagu foje pri tio:
La naskiĝtaga kuko estas for!
Granda katastrofo, ĉu ne vere?!

La pulĉinelo tute ne scias, kion fari?
Tial li demandas la infanojn,
kiuj estas ja ekspertoj pri malaperintaj kukoj.
Kompreneble la infanoj pretas helpi
la tre nervozan pulĉinelon,
kiu skuas ĉiam denove la kapon.

Kaj ĝuste en tiu momento,
kiam falas la unuaj pluvogutoj
sur la plankojn de la scenejo,
subite reaperas la serĉita kuko
en la mano de la pulĉinelo.
Kia hazardo, nekredeble!
La pulĉinelo tre ĝojas pri tio,
ĉar la naskiĝtaga festo
nun povas esti daŭrigata!

La pupoludisto adiaŭas amike de la infanoj
kaj ankoraŭ diras, ke li nun devas rapidi,
ĉar la pulĉinelo tute ne ŝatas pluvon.
Kaj tiu nun vere tuj malaperas
en la bruna valizo
de la pupoludisto.

Ankaŭ la infanoj fuĝas nun
pro la grandaj pluvogutoj,
kiuj falas pli kaj pli rapide,
sub la vastajn arbokronojn
de la maljunaj kverkoj.