Vivo sen dioj agrablas, sed ne vivo sen kulturo! (Cezar)


Cezar

Prognozo por hodiaŭ

Ĉe ŝanĝiĝema aprilvetero
kaj seka humuro mi estas
matene ankoraŭ iom frideta.
Posttagmezaj kisoj
min certe jam varmigos,
Iuj mondskuantaj okazaĵoj
post sufiĉe trankvila semajno
frue vespere ne jam atendeblas.
Sed espereble ŝtorma nokto
kun eksplodoj de pasio.
Sed momente mi devas ankoraŭ
esti kontenta pri "La bone agordita
piano" de Bach, kiu estas por mi
kvzaŭ antaŭludo.
La seka ruĝvino kuŝas
ĉe konstanta temperaturo
kaptoprete en bretaro.