Cezar
Somera idilio
La suno estas varmega,
sed ne tro.
Du knaboj metis ĝardene
lignan tablon
el la mebloj de avinjo
antaŭ la domo
sur la herbejon,
ĉe la ombrorando
de la granda nuksarbo.
Nun ili ludas kartojn
ĉe tiu kvarangula tablo.
Ili sidas kontente
en kurtaj ledopantalonoj
kaj kvadratitaj ĉemizoj.
La vakerajn ĉapelojn
ili leĝere ŝovis nuken.
Nigra kato atentas,
ke neniu trompu ĉe la ludo.
La limonadoglasoj de la knaboj
brilas kiel diamantoj.
Kaj en la blua ĉielo
promenas nubofamilioj.
Ĉiuj formikoj,
kiuj perdis la vojon,
povas ankoraŭfoje
savi sian vivon,
ĉar vera vakero
ne murdas senkulpajn formikojn.
El la portebla ricevilo
saltas gajaj notoj:
I came from Alabama
with my banjo on my knee...