Cezar
Absinto
(aŭ iom da veneno)
Parizo. Montmarte.
Van Gogh kaj la verda arto.
Veneno kuras tra mia sango
en verdaj revoj pri libero.
Stultaj oldaj viroj
rigardas al junaj belulinoj
kun verdaj okuloj.
Alice Cooper: Poison!
Veneno kuras
tra mia verda sango.
Junaj belulinoj
kun verdaj okuloj
iom post iom foriĝas...
Verdaj okuloj ruliĝas
en nubo de
absinto.
Dolĉaj sonĝoj
pri tenero.
Stultaj oldaj viroj
serĉante rigardas
pro botelo kun
verda veneno.
