Vivo sen dioj agrablas, sed ne vivo sen kulturo! (Cezar)


Cezar

LE DRAME DE MARILYN

(el la vualitaj gazetoj)

La steloj en la ĉielo ne estas gravaj en la stelomilito. La stelo de Betlehemo ne estas orumita filmstelulino.
Estas multaj filmsteloj, sed estas nur unu Marlilyn, diras la negocistoj.

La seksdiino, la granda usona akto 24 ne rajtas morti. Ŝi vivas plu en fotoj kaj leteroj kaj taglibroj kaj registaraj raportoj.

Oni honoras la grandan damon de la filmo kun precipaj poŝtmarkoj. Sao Tome esperas je dolaroj. Mortaj artistoj estas ofte la pli bona negoco.

Kaj tamen ŝi volis, ke ni amu ŝin.
Kiel ŝi estis en vero kaj private, la kultfiguro?
Vi estus surprizita. Banala ŝi estis ja en neniu kazo, aŭ ĉu eble tamen?

Kaj ĉu vi ankoraŭ scias? La amaventuro kun la adorata Kennedy. Happy birthday for president Kennedy!

Prezidantoj kaj malhelhaŭtaj brazilanoj preferas blondinojn. Kelkaj ŝatas ĝin varmega. Germana kritikisto trovis la filmon kriige komika...“

Naŭ pliaj poŝtmarkoj el Gambio. Kaj ne hezitu, ĉar tia kolekto je pli malfrua tempo NENIAM PLU riceveblos!

La lasta fototermino kun Bert Stern,
kaj tiam ŝi estis tridekjara fizike morta.
Ĉu pro tro da dormtablojdoj? Ĉu pro tro da Holivudo?Ĉu pro troa ĉasateco? Ĉu pro tro da MM?

Kaj ĉu savo estis ebla?
Ŝi ja ne devintus akcepti la damnitan ludon,
sed ĉu ŝi vere komprenis tion?
Mi pensas, ke jes, ŝi venis de tute sube.

Multaj humiligis ŝin, ne nur la „kara“ prezidanto.
"Ŝi mortis en terura maniero, kiu ne estis suicido“,
skribis la biografo Donald Spoto.“

Oficistoj portis la kadavron de Marilyn Monroe
al jurmedicina instituto en Los-Anĝeleso.
Ĉu steloj estis en la ĉielo, kiam oni forportis ŝin?