Vivo sen dioj agrablas, sed ne vivo sen kulturo! (Cezar)


Cezar

Rapide kiel eksprestrajno

En la malgranda naturrezervejo
tuj apud la vilaĝa stacidomo,
kaŝate post arboj kaj
densaj arbustoj, ni staris iom
nervoze en nia amsekretejo,
en la proksimo de la rokoj.

Ni jam estis sternintaj
la kovrilon, kiun ni
kunportis speciale 
por tiu okazo. La aero
estis varma kaj agrabla.
Iomete  ni ambaŭ hontis
ankoraŭ, sed la suno nur
ridis kaj  sendis signojn
de konsento al ni.

Vi rigardis timeme al la rokopado.
Sed tie estis neniu. Tiam
ni kisis nin sovaĝe.
Vi lasis fali vin kun fermitaj
okuloj. Vi rigardis al la arbustoj
kun la ruĝaj sovaĝaj fragoj.
Mi detiris de vi la subkalsoneton
kaj ĵetis ĝin rapide flanken.
Tiam vi turnis vin sur la ventron.
Apogate de via korpo,
mi etendis la manon
al la sovaĝaj dolĉaj beroj.
Vi ĝemadis, fine eĉ ekkriis:
„Ah! Ho! Venu, venu.“ 

Jen efektive ekprestrajno
alveturis tondre pumpumante
kaj malsupre preterflugis
kiel sago.

Kiam ĝi estis for,
ni rapide revestis nin.
Mi kunrulis zorgeme la brunan kovrilon,
kaj vi rerigardis timeme al la pado,
sed tie ankaŭ tiumomente montriĝis neniu,
kiu povus observi nin.
Tiam vi kroĉiĝis mian
maldekstran brakon kun rideto
kaj diris tre malstreĉite:
„Hm, karulo, tio iris ja rapide,
kiel la eksprestrajno."