Vivo sen dioj agrablas, sed ne vivo sen kulturo! (Cezar)



Cezar

Lasu danci la derviŝon en vi

Ek al la fora ĝuosensema lando,
kie ĉiam la suno brilas,
kie neniuj fanatikuloj malheligos la sunon por vi.
Tie, kie multaj eskaloj kondukas en la ĉielon,
kaj kie vi fine trovos la serĉatan pacon.

Moviĝu.
Lasu danci la derviŝon en vi.
Ne lasu vin plu deteni.
Serĉu la valon,
kie la paradizobirdoj kantos al vi
sian kanton,
kie papilioj dancos por vi.

Ek al la nekonataj florantaj pejzaĝoj,
kiuj jam delonge atendas vin

kaj volas ekflori en vi.

Lasu danci la derviŝon en vi,
ne lasu vin plu deteni.
Faru vin preta por ĉiuj sensoplezuroj.

Ne ignoru plu vian internan voĉon.

Ankaŭ vi estas grava!
Ankaŭ via amo volas kapti fajron

en la eterna rondodanco de l' kosmo.

Ankaŭ via karesemo estas bezonata!
Ankaŭ vi estas respondeca por tio,
kio okazas al vi kaj al viaj kunhomoj

sur nia blua planedo.

Ek do, kuraĝiĝu.
Estu preta por la batalo.
Demetu viajn plumbajn pezaĵojn
kaj ekmoviĝu.
Lasu danci la derviŝon en vi
kaj ekkonu vin mem.

Retrovu vin kiel donanton.
Plugu vian spuron en la mondon.
Fariĝu vivartisto.
Dancu laŭ via melodio
kaj unuigu vin kun la eternaj ondoformaj cirkloj!
Kantu vian stormbirdokanton.

Lasu danci la derviŝon en vi!