(fotis
Cezar en la Harcurbo
Thale ĉe la rivero Bode)
Cezar
La diablo
Li estas unu
el la kompatindaj figuroj,
kiuj jam delonge estas mortaj,
sed tamen plu devas vivi,
ĉar oni forgesis
entombigi ilin.
Jam en la fabeloj li estas tiu,
kiu ne gajnas la ludon.
Kun vosto kaj ĉevala piedo
li
degeneris al celfiguro
en ŝercoj.
Ridinda figuro do.
Li estas tiel enuiga kiel Dio
kaj tiel maldanĝera
kiel la taverndrinkuloj,
kiuj pro frustracio
draŝas seĝojn kaj botelojn
reciproke sur kraniojn.
Kiel Mefisto
li ne plu estas akceptebla,
ĉar li havas tro da sprito.
Eĉ kiel inferohejtisto
li restas diletanto,
ĉar
li akiris
tro da kulturo.
Obstine ekstermoda
estas sinjoro Volant,
kaj tial jam delonge
anstataŭita de multe pli
senskrupulaj mastroj
de l' hororo,
kiuj estas transprenintaj
la negocon de l' pensionulo.
