Pardonu, kien al "Sunopaco"? (Donjo & Cezar)

Cezar

Cirkokomenco

Tion ni spertis ĉiuj:
La cirko estas veninta!
Jam staras la grandega tendo,
ekbrilas ĉie la lumĉenoj,
kaj sur la pinto de la tendo
lumas alloge la nomo de la cirko.

Post la balustrado oni aŭdas jam
la trumpetadon de elefanto,
el karavano de la cirkartistoj
elsonas sentimentala buŝharmoniko.

Ni jam staras en la vicoj kaj
ŝovas kaj puŝas nin antaŭen.
Tiam ni sidiĝas inter la stangoj kaj mastoj,
tiel, ke ni bone povas vidi ĉion,
ĉar la cirko estas la plej bela
el ĉiuj vidoludoj.

La atmosfero estas ekscitiga.
La orkestro elprovas iun viglan
latinan ritmon kaj de la maneĝo
eliras la tipa cirkodoro.

Ni nun fariĝas dum momento
eĉ tiel sentimentala kiel la poeto Rilke:

Kiuj do estas tiuj pretervagantoj,
kiuj eble ankoraŭ iom pli fuĝemas
ol ni mem?