Vivo sen dioj agrablas, sed ne vivo sen kulturo! (Cezar)


Cezar

Ploroj de l' klaŭno

Ili ĉiam nur fajfis, aplaŭdis, kriaĉis.
Ili tute ne atentis la plorojn de l' klaŭno.

Ĝuste tiam, kiam li komencis plorsingulti,
ili krude laŭte ekridis.
Mi demandis min tute konsternita:
Kio faris ilin tiom sen-sentaj?