Pardonu, kie estas"Sunopaco"? (Donjo & Cezar)


Cezar

Blua Nokto, Blua Nokto!


Mi...

Mi iras...

Mi iras kun vi.

Mi promenas kun vi tra la nokto.

Mi promenas kun vi tra la blua nokto.


Mi aŭskultas vin.

Mi aŭskultas vian voĉon.

Mi aŭskultas vian bluan voĉon.

Mi aŭskultas vian raŭkan bluan voĉon,

aŭskultas vian raŭkan bluan voĉon, oh, oh...


Mi vidas vin, mi vidas vin, oh.

Mi rigardas viajn bluajn lipojn, rigardas viajn bluajn lipojn, oh.

Mi rigardas vian bluan vizaĝon, vian bluan vizaĝon, oh, oh, oh.


Mi sentas vin, ho, mi sentas vin, mi sentas vin,

Blua Nokto, mi sentas vin, ho ve... mi sentas vin:


Blua Nokto,

Blua Nokto,

Blua Nokto,

Blua Nokto,

Blua Nokto,

Blua Nokto.


Mia sango murmuras, mia sango murmuras, mia sango murmuras, oh: Blua Nokto Blua Nokto Blua Nokto Blua Nokto Blua Nokto.


Mi kaj vi

en blua nokto.

En profunde blua nokto.

Kaj mia sango murmuras.

Imagu tion! Blua Nokto!

Mia sango murmuras,

mia sango murmuras, mia sango:

Blua Nokto, Blua Nokto, Blua Nokto.

Mi iras kun vi tra blua strato en blua nokto.

Mi kisas viajn bluajn lipojn, mi brakumas vian bluan korpon.


Blua Nokto,

mia kara Blua Nokto.