Pardonu, kien al "Sunopaco"? (Donjo & Cezar)

Zooolgia ĝardeno en Altenburĝ (malnova afiŝo)

Cezar

Alie ol nun

Mi venas el tempo,
en kiu ni ankoraŭ sentis,
ke ĉio povus esti alia,
se ni vere volus atingi tion.
Kiel eskadro de Ikaroj ni refalis
el fiaskiĝinta socio
en la historie antaŭan,
en kiu perdiĝis
eĉ tiu sento.

Sur la ruinoj de homafablaj utopioj
ni falas pli kaj pli kaj miras pri tio,
 kiom profunden
homoj povas fali antaŭ ol ili
denove komencas konsideri,
ke ĉio povus esti alia,
se ili vere volus atingi tion.