Vivo sen dioj agrablas, sed ne vivo sen kulturo! (Cezar)


Cezar

Aĉeti liberon

Bonvolu, unufoje liberon,
jam artifike enpakitan,
kiom eble plej malkaran
en poŝformato,
sed kun elektra torĉo
kaj sanktula aŭreolo.
Ĝi ne dolorigu
kaj ne kaŭzu problemojn
al mi, se mi havas ĝin.
Ĝi ne kontraŭdiru ion al mi.
Krome ĝi ne tranĉu en la fingrojn
de mia pugno en la pantalonpoŝo.
Mi devas havi la rajton redoni ĝin,
se ĝi ne plu plaĉas al mi.

Bonvolu do unufoje liberon
je kreditkarto,
aŭ prefere eĉ
partopage.

Dankon,
sinjoro vendisto,
mi tre ĝojas.
Ĉe vi vere ĉio
aĉeteblas.