Agrablas vivo sen dioj, sed ne sen kulturo! (Cezar)

Kiu aĉetas min?


Cezar
Ne estas mi varo
en iu bazaro


Ne estas mi varo

en iu bazaro,
piedolekanto
por iu reganto.

Nek estas mi nulo,

nek estas mi ulo
en vic' de flataro
sur sklavobazaro.

Ne estas mi predo

por vipo el ledo
kaj ne softa kordo
en falsa konkordo.

Mi estas neniam

viktimo nur ĉiam.
Mi vivas sen ĉeno
laŭ propra sinteno.

Mi amas ja ĉiun,

sed servas neniun.
Ĝin notu, sinjoro,
por bona memoro.