
Cezar
Ĉu vi bluajn noktojn ŝatas?
Ĉu vi
bluajn noktojn ŝatas
el somera fora temp',
kiam neĝvual'
surstratas
kaj degel' kaj bototremp'?
Ĉu en frost' vi ŝatus kisojn
el
somera noktkampar',
post la fajroj sentas misojn
pro perdita
trista jar'?
Mi,
envintre en vojaĝo
pensas pri la noktoblu'.
Se frostiĝas la
pejzaĝo
revas mi pri ĝi kun ĝu'.
Ĉu en frost' vi revas kisojn
en la
nokto en solec'
ĉe la fajr' de viaj misoj,
se vin kaptis
frost' sen dec'?
Mi, envintre en vojaĝo
revas pri
la noktoblu'.
Ĉar plej gravas la kuraĝo
serĉi amon plu kaj
plu.