Poetoj pensas alie pri la mondo, el alia perspektivo. (Cezar)


Cezar

Du revoj mortis nur

Du belaj amorevoj
vivtenis sin pro fid'.
La revoj estis celoj,
sed mortis en la frid'.

Formorti devas revoj
post rompo de la pont',
segita pro misfido
en nia fia mond'.

Du etaj ploroj fluis
malĝoje sen plezur',
ruliĝis en la kosmon.
Du revoj mortis nur.