Poetoj pensas alie pri la mondo, el alia perspektivo. (Cezar)

Utopia de Thomas More (Morus)

Cezar

Iluzia espero


Utopioj kaj esperoj
estas same foraj sferoj,
kiel ontoj en la nuno
ili brilas kiel suno.


Se espero tro nin vokas
ni pri nia nuno mokas.
Sed, ke plej la nuno gravas,
tio evidente pravas.


Kial fuĝi en esperon
aŭ en paradizan sferon?
Kial ne hodiaŭ vivi?
Kial daŭre onte trivi?


Kial espi aŭ esperi,
aŭ profete manieri?
Se por l' nuno mankas forto,
jen esper' nur estas sorto.


La espero, la espero,
estas iluzia sfero.
Sed pli gravas la afero
kiel vivi en infero.