Agrablas vivo sen dioj, sed ne sen kulturo! (Cezar)

Papiliofantazio

Cezar

Kio tio estas?


Ĝi gvidas vin al foraj landoj
kaj hejme restas sur la lok'.
Ĝi marŝas eĉ tra dikaj vandoj,
al ĉiuj homoj de epok'.

Ĝi flugas tra la temp' sen limoj,
sur strangajn padojn de montar'.
Vojaĝas vi kun ĝi sen timoj,
eĉ sur insulo en la mar'.

Ĝi portas vin sur sorĉĉevalo
al diotemplo en ĉiel'.
Ĝi estas via rel' en valo
kaj riverege ora fel'.

Ĝi estas io, kio ravas,
ĝi malaperas en desper'.
Ĝi estas ilo, kiu gravas,
en kiu ajn pensebla sfer'.

Ĉu scias vi, pri kio temas?
Ĉu vin forlogis iam ĝi?
Ĝi diademas kaj blasfemas;
ĝi estas - nia fantazi'.