Vivo sen dioj agrablas, sed ne vivo sen kulturo! (Cezar)



Cezar

Chaplin en Parizo

Kara mimo en Parizo,

Chaplin sur la strato,

mi por vi poemon skribas

kiel via frato.


Mi de vi nenion scias,

eĉ ne aŭdas vorton,

sed amiko, mi admiras

vin kaj vian forton.


Homo rara vi ja estas,

pantomima grando,

kun melono sur la kapo

belo de la lando.


Via mondolingvo muta,

via palpebrumo,

montras, ke la homo estas

pli ol nur kostumo.


Kiel vi la kisojn ĵetas

En pariza parko,

tio estas majstroverko

ne de iu ŝarko.


Tio estas ja mesaĝo

el pli bona mondo,

mi vin dankas, kamarado,

tramp' kaj vagabondo.


Restu forta, mi deziras,

kontraŭ la enuo,

per silento el la koro,

meze de la bruo.