Vivo sen dioj agrablas, sed ne vivo sen kulturo! (Cezar)

abelo

Cezar

Abelaj instruoj

Se abel' min krude pikas,
tio tamen ne tragikas.
La abelo min indikas,
ke plu vivo en mi ŝrikas.

Kaj mortante la abelo
montras eĉ kun vera belo,
ke sindon' por granda celo
estas pli ol nur fabelo.