Agrablas vivo sen dioj, sed ne sen kulturo! (Cezar)

Cezar

Volonte ĉiuj legas


La inoj legas, idoj legas,
jen kvazaŭ ili kulton flegas.
Olduloj legas kun plezuro,
la knaboj pli pri la futuro.

La strigoj legas, kastelanoj,
la virgulinoj sur divanoj.
Murdistoj legas kaj juĝistoj,
banejaj mastroj, oficistoj.

La korvoj legas, profesoroj,
ĉasistoj spuron eĉ post horoj.
La pensojn legas jam programoj
kaj signojn legas spritaj damoj.

La dommastrino legas plaĝe.
La grandsinjoro infanaĝe.
La papoj legas kaj magnatoj,
mafiaj ĉefoj, ties fratoj.

Marinjo kaj la grekoj legas,
cenzistoj, ĉar sin ŝaf' ne regas.
Legas la mond' pri grandaj tortoj,
sed regularojn la eskortoj.

La musoj legas manuskriptojn,
la deĉifrulo ĵus egiptojn.
Mozarto povis legi notojn.
TV-sendejo nur la kvotojn.

Patrinoj kaj la manoj legas,
eĉ kelkaj homoj en Las Vegas.
Legantoj ofte tre scivolas,
se similul' en libro rolas.

Nu, kial logas la legado?
Ja manĝo estas - bunta plado!
Marmonstro legas per tentaklo.
Legado estas plu miraklo.

Sciendas, ke ne ĉiuj legas,
plu landoj tiun rajton negas.
Infanoj ofte laboraĉas.
Sen libroj homa vivo aĉas.