Vivo sen dioj agrablas, sed ne vivo sen kulturo! (Cezar)

Cezar

Balaton-Platono

(kanto)

Rezona Platono,
ĉe plata Balatono
de vi nur restis ono,
dum klaĉ en moka tono.

Se sur Balatono
vi preĝus en balono,
jen kisus vin bastono
je via tikla zono.

Nur hundo "Platono"
plu bojas por admono,
sur strat' kun laŭta sono
ĉe l' lago en la fono.

Refreno:

Balaton-Platono
ne eblus sur la trono.
Ĉirkaŭ Balatono
plej gravas plu la ... mono.


PS: La instigo estis poemeto de Blazio Vaha.



Blazio Vaha

Malĝoja poemeto

pri Balatono


Vivis ne ĉe Balatono

greka filozof' Platono.

mi ne scias, kial ne,

eble li mem volis ne.