Agrablas vivo sen dioj, sed ne sen kulturo! (Cezar)


Cezar

Sankta besto

Tia bovo kaj dikfela
foje revas, ke ĝi devas
manĝi tiom, ĝis ĝi krevas.

Ĝi nur staras, kaj ne faras
eĉ ne ion aŭ nur iom.
Sankta besto rajtas tiom.

Ne mirindas kaj ne indas
pigra vivo en sankteco.
Kie restas jen la deco?