Cezar
Homoj sen hararo
Kapo sen hararo -
preskaŭ sankta faro.
Kelkaj ruze uzas ĝin
por plu forta montri sin.
Se la haroj falas,
homoj tuj tre palas.
Nur aktor' ne plendas,
se kalveco endas.
Homoj sen hararo
spitas al komparo.
Ili kape samas,
tamen kelkaj famas.
