Vivo sen dioj agrablas, sed ne vivo sen kulturo! (Cezar)

P1060073-0P.JPG

Cezar

Kial fumi, homo?

(fotopoemo por Davidfoto)

Se ia io fumas,
mi tute ne cerbumas.
Sed kial fumas homo?
Odoras laŭ Sodomo.

La fabrikistoj ridas,
se homoj sin ne bridas.
Se fumas hom' kun forto,
minacas lin la morto.

Fumantoj mem ja scias,
ke cigaredoj fias.
Fumantojn ŝatas Morto,
pro ties sklava sorto.


PS: laŭ Vikipedio:

Sodomo (hebree סְדוֹם, greke Σόδομα) kaj Gomoro (hebree עֲמוֹרָה, greke Γόμορρα) estis urboj neniigitaj de Dio pro pekoj de iliaj loĝantoj.

Sodomo, Gomoro kaj la ĉirkaŭaj urboj estis neniigitaj per « sulfuro kaj fajro ». Ekde tiam la nomoj de la du urboj estas sinonimo de nemora peko, kiu gvidas al katastrofa pereo. Ununuraj savintoj estis Lot kun sia familio.