Vivo sen dioj agrablas, sed ne vivo sen kulturo! (Cezar)


Zamenhof kun verda stelo

Cezar

La verda stelo kiel ruĝa tuko

La taŭroj havas la ruĝan tukon
por ekscitiĝi.
La diablo furioziĝas,
se li nur ekflaras baptoakvon.
Sed certaj esperantistoj
furioze ekkoleriĝas, se ili nur ekvidas
verdan stelon.

Tiam tiuj tuj tiom ekscitiĝas,
koleriĝas kaj furioziĝas,
ke ili elpensas multajn novajn simbolojn,
kiuj anstataŭu la malamatan verdan stelon,
kvankam la verda stelo dekomence estas
la simbolo de Esperanto.

Kial ili reagas tiel?
Kial ili ne povas esti toleremaj
kontraŭ malnova simbolo, kiun portis
multaj pioniroj de Esperanto
kaj multaj esperantistoj post ili
kun fiero?