Vivo sen dioj agrablas, sed ne vivo sen kulturo! (Cezar)

Birdokaĝo ĉe malferma fenestro

Cezar

Fi-miraĝo

—laŭ ĉineska skemo Langtaosha

Se mankas la saĝ',
vera engaĝ'
por granda vivovojaĝ',
perdiĝas ĉiu vojo
en fi-miraĝ'.

Sur homa vizaĝ',
pala en kaĝ',
ekperdiĝas la sovaĝ'.
Restas jam nur disciplin',
aŭt' en garaĝ'.