Poetoj pensas alie pri la mondo, el alia perspektivo. (Cezar)



 

Cezar

art'
pro arto

(poemo pri la arto

diri nenion)

art' pro arto
pro aparto
tuj de l' starto
por bonfarto

jen poemo
do sen temo
sed pro emo
sen problemo

sen vizaĝo
kaj sen saĝo
nura kaĝo
sur la paĝo

arta horo
por adoro
art' pro oro
kun fervoro

art' pro arto!
ombra farto
poŝtokarto
el Djakarto