Cezar
Ĉarrado
—laŭ ĉineska skemo Zuihuayin
Rado pendas en la kort',
jarojn jam laŭ sort'.
Ne plu ruliĝas
en iu ĉar'
kun ĉaristeskort'.
Iu skribis en raport':
"Endas la deport'.''
Tempo kruelas,
jen kiel verm'
jen per fajromort'.
