Cezar
Ĉu Esperanto estas persono?
Esperanto
skribita
kun granda
komenclitero
jam mortis.
Restas nur plu
la erara esperanto,
kiu esperas,
ke oni traktos lin venonte
kiel internacian lingvon.
Kompatinda Esperanto,
eĉ la propran nomon
oni ne plu volas lasi al vi.
Sadistoj
nomas vin
eĉ 'espo',
kvankam jam
delonge ekzistas:
E-o.
Ĉio tio okazas,
ĉar Esperanto
estas tiom logika.
Aŭ ĉu nur pro tio,
ke esperantistoj
pensas multe malpli
logike ol ilia lingvo
estas?
