Cezar
Alia mondo eblas
Printempe ĝi palpeblas,alia mondo eblas.
Florado estas kri'.
Sub majarb' oni festas.
Printemp' ribelo estas,
ja eĉ revoluci'.
Burĝonoj fine krevas,
el grizo sin eklevas,
jen kreskas do esper'.
Je floroj jam palpeblas,
ke mond' alia eblas
sur nia tuta Ter'.
Printempkantistoj trilas,
muziko ree brilas,
rondiras kun konsent'.
En la printemp' palpeblas,
alia mondo eblas,
alia mond' kun splend'.
Supernova
Alia mondo eblas

