Cezar
Vivu!
(Esperantista tosto)
Vivu la patro,
vivu patrin',
vivu pro mi la patrio.
Vivu la amo,
vivu la ver'.
Vivu la fantazio.
Vivu la artoj,
vivu kultur',
vivu la harmonio.
Vivu la lingvoj,
vivu muzik'.
Vivu Esperantio.
Vivu la mondo,
vivu la Ter'.
Vivu kun ĝojo ĉio!
