Vivo sen dioj agrablas, sed ne vivo sen kulturo! (Cezar)

Veronika Fischer: For tra la vasta mar' 

Sopiro 

—laŭ ĉineska skemo Sopir-al-sudo


Sopiro
sen klara celo,
jen vokas min la sudo 
al palmoj sub ĉielo,
al ĝoj' kaj belo.   

Mi  sidas
sur plaĝo hela, i
nsuloj min forlogis,
feliĉa viv' subvela
 kaj subĉiela.

Mi flugis
kun multaj mevoj
al lando utopia,
sen leĝoj kaj sen devoj,
en miaj revoj.

Sopir-al-sudo: ĉina fiksforma poemo el kvin versoj de 35,77,5 silaboj laŭ rimaranĝo xa,xa,a (x=senrima). 


PS: