Cezar
Humaneco
Ju
pli alte la moralo
des pli brue posta falo.
Spite al kriad' elkora,
humanec' plu estas fora.
Sin kondamnas mem la homo,
ofte en la propra domo.
Spite al voluptreklamo,
sankta estu nin la amo.
Amon ne nur al amikoj,
kaj al certaj grupoj, klikoj.
Amon ankaŭ al pekuloj,
kaj al ĉiuj homaj nuloj.
Amon al prizonkrimuloj,
al vizaĝoj en speguloj.
Amon al la tuta mondo
en tre homafabla rondo.
Se ni eĉ falintojn amas,
la malamo ne ĉiamas.
Sed, se ni nur ĉiam juĝas,
humaneco tute fuĝas.
